Anyte
POR AKRIDO KAJ GRILO
La akridon surkampare trilan kaj la kverkoloĝantan
grilon kune enterigis en ĉi tiu tombo Myro.
La knabin' abunde verŝis virgajn larmojn, ĉar de ŝi rabis
la duoblan ludileton tiu senindulga Hades'.